Saltu al enhavo

Miguel Llobet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel Llobet
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1878 (1878-10-18)
en Barcelono
Morto 22-an de februaro 1938 (1938-02-22) (59-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Municipal Conservatory of Music of Barcelona (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
klasika gitaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miguel Llobet Solés (Barcelono, 18-a de oktobro de 1878 - Barcelono, 22-a de februaro de 1938), gitaristo kaj komponisto, naskiĝinta en Barcelono (Hispanio). Lia samtempulo kaj disĉiplo, Andrés Segovia, iĝis multe pli fama. Llobet estas agnoskata kiel granda ludisto de la gitaro; li realigis multnombrajn turneojn de koncertoj tra Eŭropo kaj Ameriko. Ĵuse lia muziko denove modiĝis kaj publikiĝis kelkaj KDoj de liaj verkoj ekzemple fare de Stefano Grondona kaj Lorenzo Micheli.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de skulptisto meblisto, studis arton, kaj pentristo. Pri muziko ekludis per violono kaj piano. Poste li ricevis gitaron kiel donaco de onklo. En 1889 ĉeestis al gitara koncerto de Antonio Jiménez Manjón (1866-1919) en Barcelono, kaj tio enkondukis lin al gitarlernado, kio okazis ĉe Magín Alegre.

En oktobro de 1892 li konis la faman Francisco Tárrega kaj gitarludis antaŭ li. Post du jaroj li ekstudis ĉe li en la Municipa Konservatorio de Barcelono. Laŭ li poste rakontis la studado ĉe Tárrega ŝajne ne baziĝis sur metodologio, sed li nur rigardis la ludmanieron de Tárrega kaj poste klopodis imiti ties teknikon hejme. "Così, più che impararla, io sperimentavo la mia tecnica sulla chitarra". ("Tiele, pli ol lerni, mi eksperimentis mian teknikon per gitaro") (Tonazzi 1996, 13-14).

En 1900 li konis Concepción Jacoby, la protektantino de Tárrega, kiu iĝis ankaŭ lia protektantino internacie. Lia unua publika koncerto okazis en 1901 en la Konservatorio de Valencio. Samjare li ludis ankaŭ en la konservatorioj de Sevilo kaj Malago, kie li ricevis la titolon de Profesoro Honoris Causa. Likoncertis ankaŭ en la Teatro de la Comedia de Madrido en 1902 kaj antaŭ la hispana reĝa familio en 1903.

Lia unua koncerto ekster Hispanio okazis en Parizo en 1904, prezentite de Ricardo Viñes, la elstara pianisto kaj ludisto de la pianverkoj de Claude Debussy. Tiu estis la unua okazo por kontakti kun la arta avangardo franca. En 1905 rekoncertis ekzemple en prestiĝaj ejoj kiaj la Schola Cantorum de Parizo, La Trompette kaj la Société Nationale de Musique. Laŭ Ronald Purcell (Llobet 1989, 1: iii), loĝis en Parizo ĝis 1910. Laŭ la skizo biografia de Bruno Tonazzi (Tonazzi 1966, 12), revenis al Parizo en 1910.

Ŝajne en 1910 li enradikiĝis en Bonaero el kie li turneis tra Sudameriko. En 1912 li ekkoncertis en Usono, nome en Bostono, Filadelfio kaj Novjorkio. Poste li revenis en Parizon. La venontajn jarojn li koncertis tra Eŭropo kaj nome en Belgio kaj Nederlando. El Germanio kaj pro la Unua Mondmilito li denove translokiĝis al Sudameriko. Sed tiutempe ĉirkaŭ 1915 Andrés Segovia ŝajne iom lernis el li. Ankaŭ ŝajne ĉirkaŭ 1917 li faris sonregistrojn en Usono kaj ankaŭ en 1925 en Argentinio.

Dum la 1920-aj jaroj li turneis tra Germanio. Dum 1930 kaj 1931 tra tuta Eŭropo, sed poste kvankam li pluturneis ne multe moviĝis el Barcelono, kie li plu kontaktis kun aliaj muzikistoj. Tie li mortiĝis dum la Hispana Enlanda Milito.

Historiaj Registroj 1925-1929

[redakti | redakti fonton]
  • Julián Aguirre: Huella*
  • Isaac Albéniz: Evocación*
  • Johann Sebastian Bach: Sarabande [2 registroj].
  • Napoléon Coste: Etude op.38 no.21 [2 registroj].
  • Miguel Llobet: El Testament d'Amelia, La Filla del Marxant, Plany, El Mestre.
  • Felix Mendelssohn: May Breezes*.
  • Manuel M. Ponce: 2 Canciones Mejicanas.
  • Pedro M. Quijano;: Estilo Popular Criollo.
  • Fernando Sor : Andantino op.2 no.3, Estudio op.35 no.2, Minueto op.11, no.12.
  • Rogelio del Villar: Canción Popular Leonesa [Canción del Ladrón]

(* Duetoj kun María Luisa Anido).

Eldonisto: Chanterelle, 1990

Listo de Verkoj

[redakti | redakti fonton]

Originaj komponaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Romanza
  • Estudio en Mi mayor
  • Estudio Capricho en Re mayor
  • Mazurka, Variaĵoj pri temo de Fernando Sor
  • Scherzo-Vals
  • Preludio Original
  • Preludio en Re mayor
  • Respuesta-Impromtu
  • Preludio en La mayor
  • Preludio en Mi mayor
  • Preludio
  • Estilo.

Popolaj kantoj

[redakti | redakti fonton]

(En la kataluna)

  • El Noi de la Mare
  • Plany
  • La Filla del Marxant
  • El Testament d'Amelia
  • Cançó del Lladre
  • Lo Rossinyol
  • Lo Fill del Rei
  • L'Hereu Riera
  • El Mestre
  • La Filadora
  • La Presó de Lleida
  • La Nit de Nadal
  • La Pastoreta

(En la kastilia)

  • Leonesa
  • Estilos populares argentinos nos. 1 & 2.

Transskriboj

[redakti | redakti fonton]

Soloj de gitaro

[redakti | redakti fonton]
  • Isaac Albéniz: Cádiz, Oriental, Sevilla, Torre Bermeja y Córdoba (neeldonita)
  • Enrique Granados: Danzas Españolas nos. 5, 7 & 10, Dedicatoria, La Maja de Goya.
  • Joaquín Valverde: Clavelitos.

Duetoj de gitaro

[redakti | redakti fonton]

Verkoj komponitaj por Miguel Llobet

[redakti | redakti fonton]
  • Lorenzo Micheli: Miguel Llobet - Complete guitar music. Editor:[Hong Kong]: Naxos Music Library, [2004] OCLC 57732810

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Bruno Tonazzi: Miguel Llobet, Chitarrista dell’ Impressionismo. Ancona, Italy: Edizioni Bèrben, 1966. (En italiano) OCLC 12560728
  • Robert Phillips: The influence of Miguel Llobet on the pedagogy, repertoire, and stature of the guitar in the twentieth century. Doctoral thesis. ©2002, (English) OCLC 51796355
  • Appleby, Wilfrid M. “Guitar Music. The Artistry of Miguel Llobet (1878-1938).”, Guitar News 67 (September – October 1962): 14-15.
  • Bone, Philip James. The guitar and mandolin; biographies of celebrated players and composers. London: Schott 1954. Reedición: Londres: Schott, 1972; citado en Rey de la Torre, José. “Miguel Llobet, El Mestre,” 31. Guitar Review, no. 60 (Winter 1985).
  • “Francisco Tárrega Según…" Guitarra (Havana) 2, no. 3 (December 1941): 16-17.
  • “La Música per Chitarra nel Secolo XX. IX: I Chitarristi-Compositori.” Il Fronimo no. 46 (January 1984): 28-33.
  • “La Rinascita della Chitarra.” Il Fronimo1, no. 1 (October 1972): 10-12.
  • Herrera, F. “Du nouveau du coté de Jeux interdits: quelques documents qui parlent d’eux-mêmes.” Guitarre, no. 38 (1991): 20.
  • Jones, Allen Clive. “The Judgement of Paris: Part 5 – Pujol’s Article in Lavignac’s ‘Encyclopedia.” Classical Guitar 17, no. 4 (December 1998): 24, 26-28.
  • Llobet, Miguel. “Francisco Tárrega.” Revista Musical Catalana 7, no. 73 (1910): 9-10.
  • Guitar Works, vol. 1, 11 Original Compositions. Edited by Ronald Purcell. Heidelberg: Chanterelle Verlag, 1989.
  • Guitar Works, vol. 2, 16 Folksong Settings. Edited by Ronald Purcell. Heidelberg: Chanterelle Verlag, 1989.
  • Guitar Works, vol. 3, 10 Famous Transcriptions. Edited by Ronald Purcell. Heidelberg: Chanterelle Verlag, 1989.
  • Guitar Works, vol. 4, 12 Famous Guitar Duos. Edited by Ronald Purcell. Heidelberg: Chanterelle Verlag, 1989.
  • Marsh, William Sewall. “Some Spanish and Spanish-American Guitarists.” Crescendo 24, no. 6 (February 1932): 3-4.
  • “Some Spanish and Spanish-American Guitarists.” Crescendo 24 (September 1932): 3-4.
  • “Miguel Soles Llobet.” Guitarra 1, no.2 (May – June 1963): 13-15.
  • Ophee, Matanya. “The Promotion of Francisco Tárrega – a Case History.” Soundboard 8, no.3 (August 1981): 152-158.
  • “The Promotion of Francisco Tárrega – a Case History.” Soundboard 8, no. 4 (November 1981): 256-261.
  • Pahissa, Jaime. Vida y obra de Manuel de Falla. Buenos Aires, Argentina: Ricordi Americana, 1947; cited in de Falla, Manuel. Homenaje pour le Tombeau de Claude Debussy, i. Edited by Ronald Purcell. Heidelberg: Chanterelle Verlag, 1989.
  • Pujol, Emilio. Tárrega: Ensayo Biográfico. Valencia: Artes Graf. Soler, 1978.
  • 1993. Program notes for Miguel Llobet, the Guitar Recordings 1925-1929. Chanterelle Historical Recordings CHR 001.
  • Riera, Juan. “Miguel Llobet, Composer and Guitarist (1878-1938).” Translated by Mrs. A. Korwin-Rodziszewski. Guitar News, 27 (October – November 1955): 7-8.
  • Rey de la Torre, José. “Miguel Llobet, El Mestre.” Guitar Review, no. 60 (Winter 1985): 22-32.
  • Roberts, John. “Miguel Llobet.” Guitar 1, no. 5 (December 1972).
  • Spalding, Walter. “Falla’s ‘Homenaje pour le Tombeau de Claude Debussy’. A Master Lesson with Rey de la Torre – Taped in the Form of a Conversation with Walter Spalding, September ’76.” Chelys 1, no. 5 (1977): 37-41.
  • "Reminiscences of Llobet. A conversational fragment with Rey de la Torre." Chelys 1, no. 5 (1977): 44
  • Summerfield, Maurice J. The Classical Guitar Its Evolution and Players Since 1800. Newcastle-upon-Tyne: Ashley Mark Publishing Company, 1996.
  • Tocatimbal. Vol. 4. Barcelona: Eufònic, 1986.
  • Tonazzi, Bruno. Miguel Llobet, Chitarrista dell’ Impressionismo. Ancona, Italy: Berben, 1966.
  • Trasi, Rino. "La chitarra di Llobet." Seicorde no. 44 (March-April 1994): 20-27.
  • Turnbull, Harvey. The Guitar from the Renaissance to the Present Day. London: Charles Scribner's Sons, 1991.
  • Vechten, Carl van. “A Critic’s View of Llobet.” Chelys 1, no. 5 (1977): 42. Reprinted From [Chase, Gilbert] “The Music of Spain.” (New York: Alfred A. Knopf, 1918): 39-41.
  • Weller, Anthony. “José Rey de la Torre.” Guitar Review (Autumn 1994): 1-7.
  • Yates, Stanley. "Heitor Villa-Lobos' Valsa Concerto no. 2, op. 8 (1904): Rediscovery and Completion of an Early Solo Guitar Work." Soundboard 25, no. 4 (Spring 1999): 7-10.